Oftaj demandoj

Ĝenerale

  • Kiel vi kolektas tiom da vektoraj grafikaĵoj?

    Vektorgrafikaj dosieroj en ĉi tiu retejo estas aŭ alŝutitaj de niaj uzantoj aŭ alportitaj de niaj fortikaj serĉiloj el publikaj fontoj. Publikaj rimedoj inkluzivas elŝutejojn de senpagaj desegnaĵoj, blogoj, k.t.p. sed ne limiĝas pri tiuj

  • Ĉu mi rajtas senpage uzi vektorajn grafikaĵojn de ĉi tiu retejo?

    Ĉu vi rajtas senpage uzi vektorgrafikaĵon en viaj propraj aŭ komercaj projektoj dependas de la permesilo estigita de la aŭtoroj. Bonvolu konsulti README.txt, LICENSE.txt aŭ similajn dokumentojn en la .zip arkivo por detaloj. Se licenca informo ne disponeblas, bonvolu kontroli la retejon de la aŭtoro por plia informo.

Serĉante

  • Kiel funkcias la serĉilo?

    Ĝi funkcias kiel ĉiuj serĉiloj. Vi enigas ŝlosilvorton priskribantan, kiujn vektorgrafikaĵojn vi serĉas, kaj ĝi montros al vi la rezultojn.

  • Kial mi vidas mesaĝon "Neniu vektorgrafikaĵo trovitas"?

    Kvankam ni havas vastan kolekton de vektoraj grafikaĵoj, ĝi estas ankoraŭ limigita, ĉar multaj desegnistoj emas liberigi siajn vektorajn artaĵojn kiel komercaĵojn anstataŭ senpaĝaĵoj. Tio signifas, ke vi pagu kotizon por uzi tiujn komercajn vektorajn grafikaĵojn. Por utili al vi, ni efektivigis komercan vektorgrafikaĵan serĉejon, de kie vi povas rapide serĉi rekte en la komerca grafikaĵaro de niaj partneroj.

Etiketado

  • Kio estas etiketado?

    Etikedoj estas priskribaj vortoj rilataj al ĉiuj vektorgrafikaĵaj dosieroj. Nia serĉa sistemo trafas etikedojn kun via ŝlosila frazo por trovi la grafikaĵojn, kiujn vi volas. Ju pli precizaj kaj kompletaj estas etikedoj, des pli preciza kaj efika estos la serĉado.

Elŝutante